Historia Resumo pri Spiritismo



Ĉirkaŭ la jaro 1848, oni turnis la atenton, en Usono, al diversaj strangaj fenomenoj, kiuj konsistis el bruoj, frapoj kaj movo de objektoj sen konata kaŭzo. Tiuj fenomenoj okazis ofte, spontane, kun singularaj intenso kaj persisto; sed oni ankaŭ rimarkis, ke ili aparte okazis pro influo de certaj homoj, kiuj estis nomitaj mediumoj, kiuj iel kapablis ilin laŭvole okazigi, kio ebligis la ripetadon de la eksperimentoj. Tial oni uzis ĉefe tablojn; sed ne, ke tiu objekto estas pli taŭga ol alia, sed nur pro la fakto, ke ĝi estas movebla, pli oportuna, kaj ankaŭ pro tio, ke estas pli facile kaj nature, ke oni sidiĝas ĉirkaŭ tablon ol iu ajn meblo. Tiel oni sukcesigis la turnadon de la tablo, poste movojn al ĉiuj direktoj, kaj saltojn, revers-movojn, ŝvebojn, fortegajn frapojn, ktp. La fenomeno nomiĝis, unue, turniĝantaj tabloj danco de la tabloj.

Ĝis tiam, ŝajne eblis ekspliki la fenomenon kiel elektrika aŭ magneta kurento, aŭ pro la influo de nekonata fluaĵo, kaj ĉi-lasta estis fakte la unua firmigita konkludo pri la afero. Tamen ne malfruis tio, ke oni agnoskis tiajn fenomenojn kiel inteligentajn aferojn; tiel, la movo obeis al la volo; la tablo iris dekstren aŭ maldekstren, direkte al elektita homo, starigis sur unu aŭ du piedoj laŭ komando; ĝi frapis sur la planko la demanditan kvanton da fojoj, regule batis, ktp. Fariĝis do evidenta tio, ke la kaŭzo ne estas nure fizika kaj, laŭ la aksiomo: Se ĉiu rezulto havas kaŭzon, ĉiu inteligenta rezulto devas enhavi inteligenta kaŭzo, oni povis konkludi, ke la kaŭzo de tia fenomeno devas esti ia inteligento.

Kia estas la naturo de tiu inteligento? Estis tiu la demando. La unua ideo estis, ke ĝi povas esti konsekvenco de la inteligento de la mediumo aŭ de ties asistantoj, sed la eksperimento tuj pruvis, ke tio ne eblas, ĉar eblis atingi rezultojn absolute foraj de la penso kaj de la konoj de ĉeestantaj homoj, kaj eĉ ne kongruaj kun ties ideoj, volo kaj deziro; do ĝi nepre apartenis al nevidebla ento. La rimedo certiĝi estis tre simpla: sufiĉis komenci paroladon kiu tiu ento, kun estis farita per kondiĉa numero de frapoj signifantaj jes ne, aŭ rilataj al la alfabetaj literoj; oni ekhavis, per tiu aranĝo, respondojn al diversaj demandoj kiuj estis proponitaj al ĝi. La fenomeno estis nomita per la frazero parolantaj tabloj.

Ĉiuj estuloj kiuj tiamaniere komunikiĝis, kiam ili estis demandataj pri sia naturo, deklaris sin Spiritoj, apartenantaj al la nevidebla mondo. Pro la fakto, ke temis pri okazaĵoj produktitaj ĉe grandnombraj lokoj, pere de malsamaj homoj, kaj observitaj de tre seriozaj kaj kleraj homoj, ne estas kredebla, ke tio temis pri iluzia ludo.

De Ameriko tiu fenomeno translokiĝis al Francio kaj al ceteraj partoj de Eŭropo, kie, dum kelkaj jaroj, la turnantaj kaj parolantaj tabloj iĝis laŭmoda afero kaj fariĝis la amuzaĵo ĉe salonoj; poste, kiam oni estis lacigita de tiu afero, oni forlasis ĝin por serĉi alian distron.

La fenomeno ne malfruis prezenti sin sub nova aspekto, elirante ĝin el la kampo de la simpla scivolemo. La limoj de tiu ĉi resumo ne ebligas observi ĝin en ĉiuj ĝiajn fazoj; do ni devas, sen transiro, pasi al tio, kion ĝi plej karakterize prezentas, por tio, kio supermezure altiris la atenton de la seriozaj homoj. Ni devas rimarki, antaŭ ĉio, ke la efektiveco de la fenomeno trovis multnombrajn kontraŭulojn; kelkaj el ili, ne konsiderante la neprofiteman zorgon kaj la honestecon de la esplorantoj, vidis tion nur kiel fraŭdon, ian ruzan subtilaĵon.

Tiuj kiuj ne agnoskas ion for de la materio, kiuj nur kredas je la videbla mondo, kiuj opinias, ke ĉio mortas kun la korpo, la materialistoj, resume tiuj, kiuj juĝas sin fortaj spiritoj, forpelis la ekzistadon de la nevideblaj Spiritoj al la kampo de la absurdaj fabeloj; kaj alnomis frenezaj tiujn, kiuj serioze dediĉis sin al la afero, kaj superŝutis ilin per sarkasmoj kaj mokoj.

Aliaj, ne povante nei la faktojn, kaj sub la premo de certaj ideoj, atribuis tiajn fenomenojn al la influo de la diablo kaj tiel klopodis ektimigi la timidajn homojn. Sed hodiaŭ la timo al la diablo partikulare perdis sian prestiĝon; oni tiom parolis pri li, bildigis li je tiom da manieroj, ke la homoj familiariĝis je tiu ideo, kaj multaj opiniis, ke taŭgas profiti la okazon por vidi tion, kio li vere estas.

Sekve de tio ke, escepte de malgranda nombro de trotimemaj virinoj, la anonco de la alveno de la vera diablo enhavis iom da spico al tiuj, kiuj nur vidis lin sur pentraĵoj aŭ en la teatro; li estis al multaj homoj potenca stimulo,tial ke tiuj, kiuj volis tiumaniere starigi baron al la novaj ideoj, agis kontraŭ sian propran objektivon kaj fariĝis, tute senvole, disvastigantaj agantoj, ju pli efikaj, des pli ili plej laŭte kriegis.

La ceteraj kritikantoj ne atingis pli grandan sukceson ĉar, kontraŭ la konstatitaj faktoj, prezentitaj per kategoria rezonado, ili apenaŭ povis oponi nekonsenton. Legante tion, kion ili tiam publikigis, oni trovas ĉie la pruvon de la malklereco kaj la mankon de serioza observo de la faktoj; nenie troviĝas nediskutebla demonstrado pri la neebleco. Entute ilia argumentado resumiĝas jene: "Mi ne kredas, do ne ekzistas; ĉiuj, kiuj tion kredas, estas frenezuloj; nur ni havas la privilegio de la racio kaj de la saĝeco." La nombro de la adeptoj faritaj de la ne serioza aŭ burleska kritiko estas nekalkulebla, ĉar en ĉiuj el ili restas nur personaj opinioj, malplenaj je kontraŭpruvoj. Do daŭrigu ni la elvolvadon.

La komunikado per frapoj estis malrapida kaj mankhava; do efektiviĝis, ke, kiam krajono estis adaptita al movebla objekto (korbo, tabuleto aŭ alia, sur kiuj oni metis la fingrojn), tiu objekto ekmoviĝas kaj strekas signojn. Poste oni notis, ke tiaj objektoj estas nur akcesoraĵoj, kiuj povas esti flanke metitaj; la esperto pruvis, ke la Spirito, kiu agis sur inertan korpon laŭvole direktante ĝin, povus same agi sur la brakon aŭ la manon, kondukante la krajonon. Jen estis tiam mediumoj verkistoj, tio estas, homoj kiuj verkis je pretervola modo, pro instigo de la Spiritoj, de kiuj oni iĝis iloj kaj interpretantoj.

De tiam, jam ne estis limoj en la komunikado, kaj la interŝanĝo de pensoj povis esti farita kun tiomaj rapideco kaj plenumo kiel inter la vivuloj. Ampleksa kampo estis malfermita al la esplorado, al la malkovro de nova mondo: la mondo de la nevideblaj estaĵoj, same kiel la mikroskopo malkaŝis la mondon de la mikroboj.

Kio estas tiuj Spiritoj? Kian rolon ludas ilin en Universo? Kun kiu celo ili komunikiĝas kun la mortuloj? Tiuj estis la unuaj demandojn, kiuj devis esti solvitaj. Oni frue sciis, per la Spiritoj mem, ke ne temas pri estuloj apartigitaj de la kreitaro, sed temas pri la animoj mem de tiuj, kiuj vivis sur Tero aŭ sur aliaj mondoj; ke tiuj animoj, poste kiam, senigitaj je sia korpa envolvaĵo, loĝatigas kaj vagadas la spacon.

Ne plu estis ebleco dubi, kiam oni rekonis, inter ili, parencojn kaj amikojn, kun kiuj oni povas paroli; kiam tiuj ĉi alvenis por pruvi sian ekzistadon, demonstri, ke la morto laŭ ili mem estis nur korpe, ke sia animo aŭ Spirito daŭre vivas, ke ili estas ĉi tie ĉe ni, vidante kaj observante nin same kiel ili estis vivantaj, ĉirkaŭante je diligenteco tiujn, kiujn ili amas, kaj kies memoro estas al ili dolĉa plezuro.

Ĝenerale ni faras tute falsan ideon pri la Spiritoj. Ili ne estas, laŭ imagas multaj homoj, abstraktaj estuloj, malprecizaj kaj nedefinitaj, nek io kvazaŭ ia eklumo aŭ fajrero; ili estas, male, tre realaj estuloj, kun propra individueco kaj difinita formo.

Do ni ĉiu kunigu siajn memoraĵojn, kaj ni vidos kiom da tiaspece aŭtentaj faktoj, pri kiuj ni ĝis tiam ne ekrimarkis, okazis ne nur nokte, dum la dormo, sed ankaŭ ĝuste dum la tago kaj je la plej plena ne dormeca stato. Iam oni rigardis tiajn fenomenojn kiel supernaturajn kaj mirindajn, kaj oni ilin atribuis al la magio kaj al la sorĉarto; hodiaŭ, la nekredemaj atribuis ilin al la imageco; sed ekde kiam la spiritisma scienco donis al ni la ŝlosilon, ni scias, kiel ili fariĝis kaj ni scias, ke ili ne eliras la ordon de la naturaj fenomenoj.

Oni ankaŭ kredas, ke la Spiritoj, nure pro la fakto ke ili estas tiaj, devas esti posedantoj de superega scipovo kaj de superega saĝeco: tio estas eraro kiun la sperto ne malfruis pruvi. Inter la komunikadoj faritaj de la Spiritoj, iuj estas sublimaj je profundeco, elokventeco, saĝeco, moralo, kaj ili nur spiras bonecon kaj bonvolemon; sed, apud tiuj, estas aliaj tre vulgaraj, frivolaj, trivialaj, eĉ neĝentilaj, per kiuj la Spirito elmontras la plej perversajn instinktojn. Do evidentiĝas, ke ĉiuj el ili ne povas eliĝi el la sama fonto kaj ke, se estas bonaj Spiritoj, ankaŭ estas la malbonaj.

La Spiritoj, ne estante io alia ol la homaj animoj, kompreneble ne povas fariĝi perfektaj forlasante sian korpon; ĝis kiam ili progresos, konservas la malperfektecojn de la korpa vivo; estas pro tio ke ni ilin vidas en ĉiu grado de boneco kaj malboneco, de klereco kaj neklereco.

La instruoj donitaj de la Spiritoj de alta kategorio pri ĉiuj temoj kiuj interesas la homaron, la respondoj kiuj ili donis pri la demandoj al ili proponitaj, estis zorge kolektitaj kaj kunordigitaj, konsistigante tutan sciencon, tutan doktrinon moralan kaj filozofian, sub la nomo Spiritismo.